Afirmacioj en Esperanto


EO: Afirmacioj estas frazoj, kiuj oni multfoje ripetas (aŭ aŭskultas en registrado) por plibonigi sian humoron kaj forigi malagrablajn pensojn kaj emociojn.
La deziro ordigi siajn pensojn ne estas surpriza, ĉar ĉiuj agoj komenciĝas en pensoj.

RU: Аффирмации - это фразы, которые многократно повторяют (или слушают в записи), чтобы улучшить настроение, избавиться от неприятных мыслей и эмоций.
Стремление привести в порядок свои мысли неудивительно: ведь именно с мыслей начинаются все поступки.

EN: Affirmations are phrases that are repeated multiple times (or listened to in recording) in order to improve one's mood and get rid of unpleasant thoughts and emotions.
The desire to organize one's thoughts is unsurprising, for every action is rooted in thoughts.

Listo de la afirmacioj

Mi ĝoje bonvenigas novan tagon.
Mi fieras pri mi mem.
Mi akceptas miajn emociojn.
Mi zorgas pri mi kaj donas min atenton, ĉar mi meritas tion.
Mi akceptas min tia, kia mi estas.
Mia cerbo estas plena de bonegaj ideoj.
Mi enfokusigas mian energion al tio, kio estas grava por mi.
Mi fartas pli bone ol hieraŭ. Morgaŭ mi fartos eĉ pli bone.
Mi provas lerni ion novan ĉiutage.
Hodiaŭ mi estas unu paŝo pli proksime al mia celo.
Mi regas miajn pensojn.
Mi dankas esti vivanta.
Mia opinio pri mi mem dependas nur de mi kaj de neniu alia.
Mi kredas je mia potencialo.
Hodiaŭ mia menso kaj koro estas malfermitaj al ĉio nova.
Mi povas zorgi pri mi mem kaj protekti min.
Mi scias, ke mi povas atingi ĉion, kion mi volas.
Mi elektas bonkorecon.
Mi jam havas ĉion, kion mi bezonas.
Mi estas dankema pro tio, kion mi havas.
Mi kapablas ami kaj mi meritas amon.
Mi akceptas la formon de mia korpo kaj opinias ĝin bela.
Miaj sentoj estas en mia kontrolo kaj hodiaŭ mi elektas esti feliĉa.
Mi pardonas tiujn, kiuj vundas min, kaj forlasas ofendojn.
Mi donas al mi la rajton erari.
Ĉiutage mi plifortiĝas.
Mi amas min. Mem-amo estas mia natura stato.
Mi scias, ke mi meritas laŭdon kaj mi akceptas ĝin.
Kie aliaj vidas problemon, mi vidas novan ŝancon.
Mi estas trankvila kaj memfida.
Mi prenas ĉiun tagon kiel ŝancon ŝanĝi ion por pli bone.
Mi ĝojas pri iu ajn bona evento, eĉ malgranda.
Ĉiuj miaj atingoj estas la rezulto de mia laborego.
Mi certas pri mi mem kaj mia estonteco.
Mi estas la arkitekto de mia vivo. Mi estas la kreanto de mia realo.
Mi estas sana, energia kaj plena de feliĉo.
Ĉio en mia vivo kondukos min al io bona.
Mi fariĝas pli saĝa ĉiutage.
Hodiaŭ mi rezignas miajn negativajn pensojn favore al la pozitivaj.
Mi pardonas ĉiujn, kiuj vundis min en la pasinteco.
Mi estas libera kaj povas fari ĉion, kion mi volas.
Mi havas scion, kiu helpas min atingi miajn celojn.
Mia kutima stato estas stabileco kaj ekvilibro.
Mi ŝatas tion, kion mi faras. Mi aprobas miajn agojn.
Mi ŝatas vivi en harmonio kun la mondo.
Mi estas kuraĝa kaj sentima.
Mi ne zorgas pri ies kritiko. Mi vivas mian vivon.
Mi povas solvi ajnan problemon.
Ĉirkaŭ mi estas nur sanaj kaj belaj homoj.
Mi radias ĝojon, energion, feliĉon kaj sukceson.
Mia hejmo estas mia kastelo. Mi sentas min sekura.
Mi facile eltenas angorojn kaj timojn, kiuj trafas min.
Mia hejmo altiras fluojn de riĉeco kaj abundo.
Ĉiumonate mia enspezo pliiĝas.
Mi ĉiam atingas sukceson danke al miaj kapabloj kaj talentoj.
Mi havas stabilan, altan enspezon, kaj mi havas sufiĉe da mono por vivi komforte.
Estas deca kvanto da mono en mia ŝparujo.
Ĉiu laboro, kiun mi faras, alportas multajn enspezojn.
Mi povas facile elteni ajnan defion.
Mi eltenas malfacilaĵojn facile.
Mono venas al mi el pluraj fontoj.
Hodiaŭ kaj ĉiam mi sentas min feliĉa, riĉa kaj sana homo.
Miaj revoj ĉiam realiĝas.
Estas grandega forto en mi, kaj ĝi sufiĉas por realigi ĉiujn miajn planojn.
Ĉirkaŭ mi estas sukcesaj kaj prosperaj homoj.
Kiam miaj revoj realiĝas, mi sentas, ke mi povas fari pli. Kaj mi faras pli.
Ĉio, kion mi faras, alportas ĝojon en la mondon.
Mi scias kiel aŭskulti kaj aŭdi. Mi estas bona konversaciisto, preta por doni saĝajn konsilojn.
Mi ŝatas lerni kaj akiri sperton.
Mia familio, amikoj kaj kolegoj respektas min.
Mi scias kiel batali maldiligenton.
Kiam mi vekiĝas matene, mi scias, ke mirinda tago estas antaŭ mi, plena de interesaj kaj pozitivaj eventoj.
Mi estas bonŝanculo.
Mi altiras sukceson al mi mem.
Mi havas multajn ideojn kaj planojn, kaj mi scias kiel realigi ilin.
Nur amo, feliĉo kaj ĝojo vivas en mia koro.
Mi akceptas amon senkondiĉe.
Mi estas unika persono inda je amo kaj respekto.
Mi estas feliĉa ke mi povas ami.
Mi havas brilan senton, kiu igas min ŝanĝi mian vivon kaj la vivojn de tiuj ĉirkaŭ mi por pli bone.
Mi estas amata kaj mi amas.
Mi havas fortan familion, en kiu estas fido kaj kompreno.
Mia korpo estas forta, bela, juna kaj sana.
Miaj nervoj estas fortaj, kaj ĉiuj miaj internaj organoj funkcias kiel integra, bone kunordigita mekanismo.
Mia korpo kaj spirito vivas en absoluta harmonio.
Mia korpo scias kiel resanigi sin.
Mi havas multajn utilajn kutimojn, kiuj helpas konservi kaj plibonigi mian sanon.
Ĉiutage mi sentas pliiĝon de energio.
Mia korpo estas bela kaj mi amas ĝin.
Ĉiu tago donas al mi ĝojon.
Mi alportas ĝojon en la mondo.
Ĉiutage mi lernas ion novan kaj akiras sperton.
Ĉiutage mi fartas pli bone.
Mi havas multajn ŝancojn kaj mi ĉiam faras la ĝustan elekton.
Mi regas miajn pensojn.
Mi ricevas tion, kion mi volas.
Mia komerco prosperas, miaj amatoj estas sanaj, mia menso estas plena de pozitiveco kaj ideoj.
Morgaŭ estos pli bona ol hodiaŭ.
Mi ĉiam trovas eliron el malfacila situacio.
Miaj parencoj subtenas min kaj kredas je mi.
Mi scias kiel malstreĉiĝi kaj amasigi energion por novaj atingoj.
Mia ĉiutaga elekto estas sano kaj bonfarto.
Mi akceptas min.
Miaj deziroj ĉiam realiĝas.
Mi sentas min inspirita.
Mi forigas malbonajn kutimojn por ĉiam esti sana.

Reiru al la ĉefa paĝo

Aliaj projektoj de la aŭtoro

Donacoj de glacimontoj - komiso en Esperanto Замирье - Сборник фантастических рассказов Дары бродячих льдов - научно-фантастический комикс о древних вещах, которые люди находят в тающих айсбергах. Первый обсидиан - иллюстрированная фэнтези повесть о смертном парне, который становится учеником создателей своего мира. Сайт с большой синей кнопкой, которая в один клик открывает вам случайный русскоязычный комикс с просторов сети. Afterworld - collection of short stories Obsidian Trilogy Gifts of wandering ice